Foto:
Studio Ilpo Okkonen
ĉambrokoruso
de Tuira fondiĝis en 1969. Dirigentoj estis Pekka
Mäntymaa
ĝis
1989, Leena
Hyvönen
1989-1997 kaj de la jaro 1998 Risto Laitinen.
Vicdirigento
estas
Satu Pienihäkkinen. Tuiraa ĉambrokorusa programo
konsistas el
musiko de multaj diversaj
periodoj, stiloj kaj direktoj en enlanda
kaj
eksterlanda
korusa musiko.
Aldone al
tradicia ĉambrokorusa
musiko,
nia koruso prezentis
multajn orkestrajn
komponaĵojn kunlabore kun ekzemple Oulu Sinfonia (ekzemple
Rekviemon de Mozart kaj Kreadon de Haydn kaj ankaŭ kun Konservatorio de Oulu
kaj la lokala militista orkestra Rekviemon de Hidas.
Ekde la
jaro 1990 nia koruso kunlaboris jare kun Oulu Opero
en la urba teatro
prezentante operojn; la plej lastaj estis Don Giovanni de Mozart kaj Rakontoj
de Hoffmann de Offenbach. .
Kunlaboro
kun la oulua paroko kontinuis longe kaj
ni ordigis multajn prezentojn
en la
eventojn de la paroko. Nia koruso prezentis ankaŭ multajn ekleziajn koncertojn ekzemple Petite
Messe Solennelle de
Rossini, en la
originala versio por soloisto, koruso, du pianoj kaj
harmonio kaj ankaŭ Meso en D majoro de Dvorak
kaj Meso de
Janacek ambaŭ por soloisto koruso kaj
orgeno.
Aldone al lokalaj
koncertaj vojaĝoj
nia koruso
turneis en multaj eksterlandoj
ekzemple Kanado, Japanio, Meksikio kaj Svislando. En nia koruso estas
nuntempe ĉirkaŭ 45 kantistoj aĝe 20 al 62. Ankaŭ multaj gepatroj partoprenas
en la aktivado de
la koruso, ĉar prizorgo de infanoj
proviziĝas dum la semajna praktiko.
Voĉprizorgantoj
estas kantpedagogistino, soprano Sari Hourula kaj licea
musikinstruistino, soprano Aila Knihtilä.
25.4.2009 OP